Matematiko - Vikipedio


Szukaj:



Ostatnio oglądane:
  • Matematiko [eo]
  • Image:European honey bee extracts nectar.jpg [zh-min-nan]
  • t590t [pl]
  • Category:1940 nî-tāi [zh-min-nan]
  • తెలుగు సినిమా [te]
  • 1878 [scn]
  • Kujutav kunst [et]
  • Soubor:Nuvola apps display.png [cs]
  • Mmggini:Extrait carnet Stradivarius.gif [scn]
  • Menzies Campbell [sco]
  • Main Page [eo]
  • Image:Aerial tramway support.jpg [zh-yue]
  • Salemi (TP) [scn]
  • Main Page [hu]
  • Judikative [nds]
  • Category:社会科学 [zh]
  • インテル・ミラノ [ja]
  • Image:Coat of Arms of Hong Kong (1959-1997).png [zh-yue]
  • Mari meditirrniu [scn]
  • Przegląd zagadnień z zakresu elektryczności [pl]
  • Balkan [zh-min-nan]
  • t349t [pl]
  • 2000 [ast]
  • Kategooria:1429 [et]
  • Category:Au-chiu-lng [zh-min-nan]
  • 05 9 9 [ja]
  • Luokka:Maatalous [fi]
  • 陳巧文 [zh-yue]
  • Grafika:Other-langs2.png [pl]
  • Wybierz język: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en | es | eo | fr | he | hr | it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh
    Historia i autorzy | Źródło tekstu - Wikipedia | Edycja

    Matematiko

    El Vikipedio

    Saltu al: navigado, serĉo

    Matematiko (de la greka μαθημα [matema] - scienco, lernado) estas ekzakta logika dedukta scienco, kiu studas aksiomajn abstraktajn strukturojn (laŭ kvanto, formo, aranĝo) uzante logikan formalan lingvon. La specifaj strukturoj de matematiko plejofte originas de natursciencoj, plej multe de fiziko, sed matematikistoj difinas ankaŭ aliajn konceptojn por pure internaj bezonoj de la scienco. Matematiko jam penetris tra la tuta moderna vivo: modeligi precizajn instrumentojn, evoluigi novajn teknologiaĵojn kaj komputilojn, konstrui domojn; eĉ baki kukon bezonas aplikon de nocioj de nombroj, geometrio, mezuro kaj spaco. Matematiko estas iasence la fundamenta scienco.

    Ekzistas du ĉefaj branĉoj de matematiko: pura kaj aplika. La pura matematiko esploras objektojn nur pro la teoria intereso dum la aplika matematiko estigas rimedojn kaj teknikojn por solvi specifajn problemojn de sciencoj aŭ por praktike utiligi matematikon ekz. en inĝenierado kaj ekonomio.

    Matematiko estas la alfabeto per kiu Dio skribis la mondon. (Galileo GALILEI, 1564-1642)
    Matematiko estas pli bone speco de arto.(SEKI Takakazu, 1642-1708)
    Matematiko estas la reĝino de sciencoj.(Carl Friedrich GAUSS, 1777-1855)
    Matematikon oni povas difini kiel la sciencon, kie oni ne scias pri kio oni parolas, nek ĉu tio, kion oni diras estas vera. (Bertrand RUSSELL, 1872-1970)

    Enhavo

    [redakti] Etimologio

    La vorto matematiko (greke: μαθηματικά) el la greka [máthēma] signifas lernadon, studadon, sciencon. Jam en la helena-romia antikva epoko ĝi akiris malpli vastan sencon "studo pri matematiko" . La adjektiva formo estas μαθηματικός [mathēmatikós], "lernado-rilata", "studema". La vorto μαθηματικὴ τέχνη [mathēmatikḗ tékhnē], latine ars mathematica, signifis la matematikan arton.

    [redakti] Historio

    Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Historio de matematiko

    Matematiko estas plej malnova scienco. Homo probable inventis la nocion nombro same frue kiel li inventis lingvon</wiki/Nombroj>. Oni lernis nombri objektojn, dividi ilin laŭnombre, multipliki, adicii kaj subtrahi (baza aritmetiko) ekz. ĉasaĵon. Oni lernis mezuri kaj kompari. Necesis baza geometrio por fari ilojn. Monolitikaj monumentoj pruvas la fruan scipovon de geometrio. Oni faris prognozojn pri regulaj ĉielaj naturfenomenoj por povi semi kaj rikolti ĝustatempe (kalendaroj kaj astronomiaj kalkuloj). Terkulturo kaj konstruado de domoj kaj temploj postulis precizan kalkuladon kaj mezuradon de diversaj kvantoj, longoj, areoj, volumenoj kaj pezoj. Ankaŭ notado de nombroj kaj kalkuloj fariĝis pli kompletaj, interalie por justa impostado kaj komercado.

    Noditaj kordoj de inkaoj, quipu [kipu], por registri nombrojn
    Noditaj kordoj de inkaoj, quipu [kipu], por registri nombrojn

    Religio kaj arto instigis pensi pri kontinueco, simetrio, transformiĝo de proprecoj kaj strukturoj. El tio fontas la emo de matematiko al perfektaj strukturoj.

    Evoluo de matematiko estas intime interligita kun la homara evoluo tra la tuta historio. La moderna matematiko baziĝas sur jarmila evoluo, kie jen iu jen iu alia kulturregiono havis gvidan rolon. En la historio de matematiko la helena invento de pruvoj estis revolucia. La scienca revolucio en Eŭropo forte instigis evoluon de matematiko kaj ekde la 1800-jaroj matematiko diskreskadis forte, fariĝante pli kaj pli abstrakta. Fone tamen ĉiam estas praaj konceptoj kiaj spaco, kvanto, strukturo, precizeco. Interludo de matematiko kaj praktikaj bezonoj s ĉiam estis forta.

    [redakti] Temoj

    [redakti] Bazaj nocioj

    Aksiomo - Aro - Nombro - Postulato - Teoremo

    [redakti] Ĉefkampoj

    Nombro - Funkcio - Rilato - Strukturo - Spaco - Ŝanĝo - Metodo - Diskreta matematiko

    [redakti] Ĉefkonceptoj

    Algoritmo - Angulo - Bildigo - Derivaĵo - Diferencialo - Distanco - Distribuo - Ekvacio - Esprimo - Formulo - Fraktalo - Funkcio - Fourier-a analizo - Grafeo - Grupo - Integralo - Kartezia koordinato - Kvanto - Limeso - Linio - Malderivaĵo - Matrico - Operacio - Parametro - Progresio - Punkto - Regreso - Regulo - Rilato - Serio - Skalaro - Spaco - Strukturo - Surfaco - Tabelo - Termo - Variablo - Vektoro - Vico

    [redakti] Branĉoj de matematiko

    [redakti] Pura kaj aplika matematiko

    Algebro - Analitiko - Aritmetiko - Aroteorio - Diskreta matematiko - Geometrio - Grafeteorio - Kalkulo - Kombinatoriko - Logistiko - Matematika analizo - Trigonometrio - Matematika programado - Nombroteorio - Statistiko - Stokastiko - Teorio de kategorioj - Teorio de komputado - Teorio de probabloj - Teorio de grupoj - Teorio de ludoj - Teorio de amasaj servoj - Topologio

    [redakti] Matematiko kaj aliaj sciencoj

    Logiko - Informadiko - Statistiko - Fiziko - Kemio - Biologio - Geologio - Biologio - Homsciencoj

    [redakti] Praktikado de matematiko

    Matematika aktiveco - La matematika lingvo - Matematika skribmaniero

    [redakti] Instruado de matematiko

    Mooremetodo

    La Mooremetodo estas instrumetodo pri matematiko nomita de Robert Lee Moore. La instruo ĉefe baziĝas laŭ la elekto de la lernantoj. Anstataŭ uzi lernejajn librojn, la lernantoj ricevas liston pri difinoj kaj teoremoj , kiujn ili devas pravigi aŭ klarigi en kursoĉambro. La ĉimetodaj praktikantoj sentas, ke la metodo vekas en lernanto profundan komprenon de la konstruoj kaj de la fundamentaj rezultoj, kontraŭe nura aŭskulto ne sufiĉus. Aliuloj certigas, ke tiu metodo ne povas koncerni la programtuton kiel faras klasika instruo.


    Citajo: Mi aŭdas, mi forgesas. Mi vidas, mi memoras. Mi faras, mi komprenas. (Ĉina proverbo preferata de Moore, citita en: I want to be a mathematician: an autobiography. Springer-Verlag, 1985).

    [redakti] Esperanto kaj matematiko

    La unua Matematika terminaro kaj krestomatio de Bricard aperis en 1905, sed ĝin forte influis ia naturisma pensofluo, kaj pluraj vortoj kiel funcio, fracio, binomjo estis poste anstataŭigitaj de aliaj pli lingvokonformaj, kiel funkcio, frakcio, binomo. Posta plurlingva terminaro eldonita en Germanio registris pli uzatan lingvaĵon, kaj havis sintezajn difinojn kaj tradukojn al pluraj lingvoj de la tiama Eŭropa Komunumo. La Matematika vortaro Esperanta-Ĉeĥa-Germana de Werner eldonita de AIS en 1990 enhavis jam 4000 terminojn kaj estis ĝis 2004 la plej aŭtoritata vortaro ĉi-tema (ekzistis ja, sed sen Esperanto, kvinlingva angla-germana- franca-rusa-slovaka matematika terminaro kun 25 000 terminoj!). La tute nova PIV2 (2002) kodigis novajn principojn pri scienca vortfarado, inkluzive la utiligon de sciencaj sufiksoj aŭ pseŭdosufiksoj; kaj ankaŭ REVO (Reta Vortaro) fariĝis intertempe aŭtoritata kaj estas ĉiam ĝisdatigata.

    [redakti] Matematika vortaro kaj oklingva leksikono

    Matematika vortaro kaj oklingva leksikono. Marc Bavant. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2003. 231p. ISBN 8085853655. 21cm.

    Inĝ. Bavant zorge kaj kritike, sed tre respekte pri jam firmiĝinta tradicio, utiligas ĉiujn antaŭajn spertojn, kaj proponas tute novan verkon: matematikan vortaron kaj 8-lingvan leksikonon. La listigo estas klasika laŭ la alfabeta listo en Esperanto: ĉiu vorto havas laŭvican numeron, informon pri la aŭtoro kiu jam registris ĝin, difinon, eventuale rimarkon pri la konstruo de la vorto mem, kaj tujan tradukon en la germanan, anglan, francan kaj rusan. Al la laŭvica numero resendas la terminaroj en la ĉeĥa, hungara, kaj pola, tiel ke se iu volas scii kiel oni diras angle kaj pole iun koncepton pri kiu li konas la hungaran vorton, li serĉas la hungaran vorton kaj trovas numeron: ĉi numero sendas lin al la E-vorto, ĉe kiu li trovas la anglan tadukon, aŭ, eĉ ne pasante tra la Esperanta vorto, sendas lin al la pola terminaro, kie li trovas la polan tradukon. Se enestus nur tio, la vortaro ne multe distingiĝus de pluraj bonaj diverslingvaj terminaroj ekzistantaj ekster la E-mondo. Distingas ĝin tamen la precizeco de la difinoj kaj, por multegaj konceptoj difineblaj tra ekvacioj, la ekvacioj mem, tiel ke la vortaro alprenas la kvalitojn de konciza enciklopedio. En multaj aliaj difinoj aperas ankaŭ helpaj prezentoj de la vorto mem ene de ekzempla frazo, kaj tre interesaj estas la rimarkoj pri la jam ekzistantaj difinoj en aliaj vortaroj, kiuj ofte montras malsamajn nuancojn: tiujn nuancojn Bavant klarigas tre kompetente, ekzemple ĉe kapvortoj dimensio, diskreta, kartezia produto, plursenca funkcio, se citi nur kelkajn. Plurvortan esprimon oni trovas, eble per resendoj, tra ĉiuj unuopaj vortoj, tiel ke ne eblas maltrafi difinon, eĉ se oni aliras ĝin nur tra unu flanko.

    La kapvortoj estas pli ol 1300, sed la subkapaj etendas la tuton al pli ol 2000 esprimoj. La aŭtoro intence ellasis ĉiujn terminojn, eĉ la bazajn, pri fakoj marĝenaj al matematiko, kiel statistiko aŭ ludteorio, prave konsiderante, ke por la bazaj terminoj PIV2 sufiĉas, kaj ke eniro en ĉi tiujn flankajn kampojn estus transirinta la difinitan taskon. Aparte utilaj kaj taŭgaj estas la 15 paĝoj de ilustritaj platoj, kie oni tuj havas unurigarde ĉiujn nomojn de la simboloj de logiko, de la operaciantoj en analitiko, de la diferencialaj operatoroj ktp.Klaregaj bildoj prezentas ĉiujn matematikajn konceptojn renkontatajn en la lerneja studado ĝis la unua jarduo de universitata scienca fako. La malgrandaj sed klaraj litertipoj kaj la ege zorga tipografia aspekto de la simboloj estas atuto ŝuldata al la eldonisto, kiu en 230 paĝoj kuntenas vere grandan verkon, inter la plej bonaj fakaj vortaroj pri matematiko ekzistantaj surmerkate. Fierinde, ke ĝi aparte traktas la Esperantajn terminojn.


    [redakti] El Enciklopedio de Esperanto

    Matematiko. Inter la E-istoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj, kaj en la komenco de la movado preskaŭ ŝajnis, se oni juĝis laŭ la adeptoj, ke E estas ne lingva sed nombra afero. Carlo Bourlet, Briand, Meray, Berdelle, Dombrowski, Saussure, Bricard, Laisant, Th. Rousseau kaj multaj aliaj estis matematikistoj, kiuj sopiras al klareco, simpleco, logikeco. La matematikistoj preskaŭ trovas la idealon en matematika skribmaniero. La pazigrafio, precipe en decimala sistemo, kontentigas eĉ altajn postulojn. Krom tio la matematiko en ĉiu nacio havas nur malgrandan adeptaron, kaj mem la revuoj de la matematikistoj preskaŭ ĉiuj suferas finance pro deficito. Ne estas sen intereso, ke la matematika terminaro de Bricard (1905) estis la unua faka vortaro de la E-istoj. Jam antaŭ la milito aperis kelkaj (eĉ gravaj) mat. verkoj en E (v. IL: n-roj 4629, 4637, 4979, 4980, 4982-4.) O. Simon.

    [redakti] Vidu ankaŭ jenon:

    Komunejo
    La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


    [redakti] Aldonaj bildoj


    [redakti] Eksteraj Ligoj

    •  La kultura signifo de la matematiko, far Christer O. Kiselman, 1989
    •  Libera kunlabora enciklopedio pri matematiko (sub GFDL, anglalingve))
    •  Proponitaj ŝanĝoj pri matematiko kaj statistiko por la PIV
    •  TTT-ejo de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj
    •  Jan Werner: Matematika vortaro Esperanta-ĉeĥa-germana (1990)
    •  Esperantaj verkoj pri matematiko en la Kolekto por Planlingvo kaj Esperantomuzeo

    Change language: All | العربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Česky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 한국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 日本語 | Norsk (bokmål) | Polski | Português | Русский | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | Українська | 中文

    Autorem skryptu AdWiki v0.9 (2007) jest husky83
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License

    Darmowe Techno Darmowe Mp3 Pozycjonowanie stron! Mp3 Techno Mp3 Techno, Free Mp3 Techno Biblia Online Muzyczny Portal Pozycjonowanie Motoryzacja Modzie Teksty Piosenek Opisy GG, Pionowe Radio Bolesawiec Wyszukiwarka Mp3 Techno, Free Encyklopedia Encyklopedia PWN Banki, Konta Mp3 Techno Telefonia GSM, Logosy Katalog Stron kredyt, kredyty Darmowe Gry JAVA
    Gry Erotyczne | erotyka | przedstawiciel orange | mannesmann demag | bramka sms | Anonse towarzyskie | apartament Wrocaw | Nowosci Albumy,Filmy,Gry za Free | szkoa tenisa Warszawa | Mapa Gdynia | Amatorki | Sex anonse | Motorola gone dzwonki | Rozrywka | Toplista

    x